====== Allogkanto de laborist-esperantistaj infanoj ====== ^Esperanta teksto|[[Corry de COCK]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Jen antaux vi la infanar', De la Esperanto land', La geidoj de la proletar', Kiu restas fortigxant'! Ni marsxas rekte al la cel', Ni lacigxon konas ne, Pro brilo de nia verda stel', Cxie forigxas la ve'! Malamikojn ne konas ni, Ni vivadas nur en pac', Gxoje do sonu la gaja kri' Tra la vasta blua spac'! Ni kantas nur kun gaja kor', Vi aligxu cxiuj tuj. Bonvenigas vin per lauxta kri' Tuta Esperantistuj'! {{tag>kanto litero_a esperanto}}