====== Alpa vivo ====== ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Sub blua altcxielo jen staras la montar', en tiu mondo bela, ja estas Di' altar'. Ne mankas al okulo la cxiutaga lum', el bluo sennebula majeste brilas sun'. Cxi supre logxas paco malgraux lavangbrueg', kabanon cxar senlace sxirmadas la sxtoneg'. Se tondras, el la valo kanono kaj pafil', kuregas al batalo de l' mont' la alpa fil'. Ho! kia viv' libera en tia sankta mond'; jen sxvebas, regx' fiera, la aglo super mont'. Se for de l' montoj negxaj ja mortus la alpan'; pli ol palacoj regxaj valoras alpkaban'! {{tag>kanto litero_a svisa}}