====== Alpista vesperkanto ====== ^Teksto\\ Muziko| F. Huber | ^E-teksto| [[H. HAMMER]] | ===== Teksto ===== Vidu montarvalojn nun fugxas jam brilo de l' sun’. Vidu sur Alpoj senombraj kreskas malheloj la ombraj. Tusxas nur suprojn radi'; //Ho, kiel rugxas glaci'!// (2-foje) Vidu, cxe lago en val' brutoj hejmigxas al stal'. Auxdu, sonoras la helaj bovosonoriloj la belaj. Pasxtejsonor’, nia gust’, //vekas plezuron en brust'.// (2-foje) Nokto sin sternas en rond', Dio nun gardas pri l' mond'. Cxu ne steleto jen brilas? Stelo, vi kiel trankvilas, jen, apud nub’ sur cxiel’ //kiel vi fartas, ho stel’?// (2-foje) Auxdu, gxi diras al mis "Bone, cxar gardas min Di’. Vere la patro de l' tero sxirmas min kontraux dangxero. Li gvidas min al kviet’. //Nun, bonan nokton, stelet’"// (2-foje) {{tag>kanto litero_a germana svisa}}