====== Alvoko al Neŭtraleco ====== **Alvoko al Neŭtraleco** estas kanto de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Juliano Kantas]]. ^Muziko|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta teksto|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo|[[Julián Hernández]]| ^Tipo| nova teksto | ===== Teksto ===== Geamikoj, mi deziras ke la vorto neŭtraleco respegulu la sintenon plej neŭtralan, ke ĝi ne iru en unu flankon, nek en la alian. Samideanoj, konsilindas ke ni sidu ĉe la tablo akceptante diferencojn de la aliaj, emfazante kion realigas niajn revojn. Malfacilas esti neŭtrala, tamen ni strebu al tio por la sano de la rondo familia. Ni akceptu ke la kanto havas kelkajn melodiojn, sed pro tio la kompreno ne varios. Preferinde ni respektu alies domojn, ĉar la floroj tie ne samas al via domo, temas pri malsamaj muroj kaj plafonoj. Ke ne estu silent´ milito skribita sur papero, ke ne estu redaktoroj kies bilanco tute perdis la ekvilibron pro miskompreno. Ke se iam mi diras ion vi ne miskomprenu tion certe tiel ne funkcios niaj celoj. Ni akceptu ke la kanto havas kelkajn melodiojn sed pro tio la kompreno ne varios. En la flaŭro kaj la faŭno de mia ĝardeno, la naturo ĉiam deklaris sin malsana kaj exc fieras pri nuancoj de koloroj certe tio pliriĉigas ĝian trezoron. {{tag>kanto litero_a}}