====== Amata ====== ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeyev]]| ^E-teksto|[[Mikaelo BRONSXTEJN]]| ^Kantas|[[Jxomart kaj Natasxa]]| ===== Teksto ===== Amata mia vidu nur: Okaz’ al mi favoras Sur lipoj salas larma spur’ Sur lipoj salas larma spur’ Sed mi – sed mi ne ploras. Amata mia vanas pet’ Al pento mi ne pretas Sur vangoj restas la ridet’ Sur vangoj solas la ridet’ Sed mi ja ne ridetas. //Refreno:// >Amata, amata, >Adiaŭ amata… Amata mia de l’ nenie Via vok’ senĉesos Forgeso fluas super ni Sed mi – mi ne forgesos Amata mia vidu nur: Okaz’ al mi favoras Sur lipoj salas larma spur’ Sur lipoj salas larma spur’ Sed mi – sed mi ne ploras. > //Refreno// {{tag>kanto litero_a esperanto barda}}