====== Amazonka ====== ^Teksto|R.Kipling| ^Muziko|V.Berkovskij| ^E-teksto|S.Vajnblat| ===== Teksto ===== {{ youtube>sSahy_HhQDM}} Cxe rivero Amazonka, kie brilas hela sun', Sxipoj "Don" kaj "Magdalena" nur navigas tien nun, Sxipoj "Don" kaj "Magdalena" nur navigas tien nun, Kie mi neniam estis, kie brilas hela sun'. //Refreno:// >Jen el haveno Liverpul' kun karga proviant' >Navigas sxipoj de l' insul' al malproksima land'. >Kaj rekte-rekte al Brazil', kaj rekte al Brazil', >Mi ankaux volas al Brazil', al malproksima land'. >Sxipoj "Don" kaj "Magdalena", >Sxipoj "Don" kaj "Magdalena", >Sxipoj "Don" kaj "Magdalena" >nur navigas tien nun. Vi neniam, certe, trovos en arbaroj nordaj nun Jaguarojn kaj testudojn, kiuj regas en lagun'. Tamen en Brazilo suna, kie estas varma pluv' Flugas multe da miraklaj birdoj en cxiela blu'. >//Refreno// Cxe rivero Amazonka, kie brilas hela sun', Sxipoj "Don" kaj "Magdalena" nur navigas tien nun. Ekvidos cxu Brazilon mi, Brazilon mi, Brazilon mi, Ekvidos cxu Brazilon mi dum mia vivo - cxu? >//Refreno// {{tag>litero_a kanto rusa barda filmo e-sona_filmo}}