====== Amazonka Bronsxtejn ====== //Kanto, populara inter rusaj amatoraj kantistoj, parodia traduko de [[Mikaelo BRONSxTEJN]], 1981// //Vidu ankaux alian [[Amazonka|tradukon]].// ===== Teksto ===== Cxe rivero Amazonka- suno brilas sen la cxes'. Cxe rivero Amazonka baldaux estos la kongres'. La progres' de Esperanto tie venos al kulmin', kaj mi vidas ecx en songxoj, ke mi ankaux venos gxin. //Refreno:// >Jes, al haveno Liverpul >kun esperantistar' >navigas sxipoj de l'insul' >trans vasta -vasta mar', >kaj rekte-rekte al Brazil', >Kaj rekte al Brazil! >Mi ankaux volas al Brazil', >al malproksima land'! >//Sxipoj Don' kaj Magdalena// (3-foje) >al kongreso prenu min! Min ne logas jaguaroj, nek beleco de la land',- mi nur volas partopeni en kongres' de Esperant'! -Trankviligxu, stulta knabo,- diras panjo kun kares',- Cxu ne povas vi diveni, kiu iros al kongres'?! //Refreno:// >Jes, el haveno Liverpul' >sen esperantistar' >navigas sxipoj kun Betul' >trans vasta-vasta mar', >kaj rekte-rekte al Brazil', >kaj rekte al Brazil'! >Mi ankau volas al Brazil', >al malproksima land'! >//Sxipoj Don' kaj Magdalena// (3-foje) >al kongres' ne prenas min! {{tag>litero_a kanto rusa}}