====== Ameli ====== ^Muziko|Laux flandra kanto: De Dahlia| ^E-teksto|[[Jan Van Schoor]]| ===== Teksto ===== Ne estas frauxlineto kun pala vizagxet’ sed knabineto sana el paca vilagxet’; sxi estas kvazaux floro — floranta gerani’: karulineto mia, la bela Ameli’. Ni promenadas kune dimancxe post la mes’… mi iras kun sxi danci en festo de kermes’… kaj la aliaj knaboj rigardas kun envi’ al mi: amat’ felicxa de l’cxarma Ameli’. Kaj la sekvantan jaron, je la grandfesta fin’, la vilagxpastro igos nin edzo kaj edzin’… en la malgranda farmo felicxe vivos ni: infanojn al mi multajn donacos Ameli’. {{tag>kanto litero_a esperanto}}