====== Ami ====== ^Teksto/Muziko|[[Valentina NAN]]| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:14-ami.jpg?500|Ami}} Ami estas stari Mano-en-mane Antaŭ la vivo Kune kun vi. Ami estas mangxi Cxe sama tablo La cxiutagan panon Kune kun vi. //Refreno:// >Sed vi silentas, ne vidas min >kaj miaj vortoj afliktas vin. >Sed vi silentas, ne vidas min, >ĉar vi ne amas, vi ne amas min. Ami estas danci En somera pluvo Kun nudaj piedoj Kune kun vi. Ami estas sperti Pli felicxajn tagojn En malfruaj noktoj Kune kun vi. >//Refreno// Ami estas revi Auxdacajn revojn En trankvilaj tagoj Kune kun vi. Ami estas kanti En cxiu vespero Kanti tiun kanton Kune kun vi. >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * https://tubaro.aperu.net/v/ytb_rKxhVo8hluM/ {{tag>kanto litero_a notoj}}