====== Amika man' ====== ^Muziko|[[Eterne Rima]]| ^Esperanta teksto|[[Eterne Rima]]| ^Esperanta plenumo|[[Eterne Rima]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== {{ youtube>Ub6wKUCPn7Q}} //Refreno:// >Ne gravas, ĉu ni kuŝas aŭ staras >Por la decidantoj, merdon ni flaras >Do mi decidis kalkuli ĉiam je samidean' >Eble ne estas mon', sed venas amika man' >Ne gravas, ĉu ni ridas aŭ ploras >Por la decidantoj tio certe ne valoras >Do mi decidis kalkuli ĉiam je samidean' >Eble ne estas mon', sed venas amika man' Sangoplena historio, pozitiva lato 1-8-8-7, la magia dato Naskiĝo de libera pens' Ora lens' Ekvidis mil okuloj, klariĝis homa mens' Jes, senfine nobla kaj kristale pura Vasta kvazaŭ de Alaska ĝis Extremadura La profeto sciis, barbar', La profeto diris tiel jam okazis, kvankam multaj miris Fine venis tiaj tempoj, kiam aperis Nova komunumo, kun nobla idealo ? ne estas stultumo ? plenumo de niaj revoj realiĝas ĉiupaŝe, ĉar ni aktivas neniam agas kaŝe alvokoj niaj ofte iras al altaj potenculoj sed respondoj neniam venas ne interesiĝas forfikuloj ne kredu la certigon pri batal' por la pac' ilia politik', putra kac' >>//Refreno// Kiam mi parolas Eksplodas la vapor' La vaporo rapide ? tiras, batas via kor' por amik', malamamikoj iru for nun ne estas via hor', for! parol' arĝento, tamen repo estas vok' de l' labor' la labor' ĉi rezultas, esperantistoj ja komprenus sed potenculoj stultas mi havas la armeon komune ni tumultas vin volas ni detrui FRAP' kaj ni vin sepultas mi amas pacon, sed al mokuloj mi ne kompatas ĉar ili kulpas kiam aferoj malbone statas fizike mi ne atakas sed mi rajtas kritiki per akraj vortoj tiujn mensojn trapiki ne fidu la promesojn ne kredu la sloganojn agu mem, konservu klaron, kapon observu manojn ĉar iliaj cerboj ofte estas vermo-plenaj ili ĉasas monon nur estas ĝenaj >>//Refreno// ne fidu la promesojn ne kredu la sloganojn agu mem, konservu klaron, kapon observu manojn ===== Eksteraj ligoj ===== * https://hiphopesperanto.blogspot.com/2010/01/hiphopa-kompilo-vol-1.html – Oficiala retejo de “HipHopa Kompilo Vol. 1”, kie eblas elŝuti la albumon senpage (laŭ permesilo CC-0) {{tag>kanto litero_a}}