====== Amika Rondo ====== //Vortoj kaj muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Olda kaj juna, sperta kaj verda, Venu al nia rond'. Bonaj amikoj vin jam atendas En cxi paralela mond'. Pri la rutino dume forgesu Kaj pri antauxa viv'. Spertu cxi tie etoson karesan Dum partoprenas vi //Refreno:// >En la tendaro >Sub verda standarto; >Jen homoj karaj >Kaj sonas la kantoj, >Vin firme tenos >Dum tiu renkonto >Rondo amika, >Amika rondo. Akvo argxenta, fresxa aero Certe allogas vin, Sed vi forgesu pri tempo libera, Dormo, trankvila viv'. Kursoj, konkursoj, koncertoj, prelegoj Kaj nokta kunkantad', Tagoj frenezaj, viv' aktivega Bonvenas por agad' {{tag>litero_a kanto}}