====== Amikoj nin forlasas ====== ^Teksto\\ Muziko|[[http://www.bards.ru/Egorov/|Vadim Jegorov]]| ^E-teksto|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Amikoj nin forlasas sen avert', Kaj kovras negx' la pagxojn de l' memoro. Ni ridas kun amika nova hxoro, Sed nokte rememoras pri la perd'. En songxo ilin febre vokas ni, Asfalton tretas, junaj kaj elastaj, Kaj ili jxuras per manpremoj lastaj, Ke ree kunos nia kompani'. Ili degelas en la blua pal', Kaj ni en songx' al ili tiel fidas, Sed en real' la pordoj malfermitas, Kaj la doloro estas en real', La brulodoro estas en real'. Sed ne sxireblas inter ni faden', En mi gxi tremas, cedi gxi ne volas. Amikoj foras, kiu nin konsolas? Amikoj nin forlasas sen reven'. Amikoj nin forlasas sen avert', Kaj kovras negx' la pagxojn de l' memoro. Ni ridas kun amika nova hxoro, Sed nokte rememoras pri la perd'. ===== MIDI-dosiero ===== {{:amikoj_nin_forlasas.mid|}} {{tag>kanto litero_a barda rusa}}