====== Amindumi en Internet' ====== //Auxtoras [[Rogxer BORGXES]], 2003// //Originale aperinta en la disko "Sendependa"// ===== Teksto ===== (Juras de amor Não sei quanto vão durar Mas não perco a esperança De outro dia te encontrar) (Perigoso como um dardo Pode sair tudo errado E perder-me do outro lado Se o destino está traçado...) Sola, en la lito ĉe desper´ jen mi kun kalendaro kalkuliĝas "grava" afer´ La tempo mortas sola ĉe la vekhorloĝ´ Se dormi malfacilas, kiel resti en ĉirkaŭlok´? Enŝaltas komputilon mi ĉar, kial ne? Por legi retmesaĝon kaj skribi al vi leteron Forgesas ĝi la restojn de la tempo-preterpas´ Per ardo malfinita turmentiĝas mia kap´ kial enamiĝi en ret´? amindumi en internet´ (Kun brakumoj oni diras ĝis revidon kun l´okuloj eblas doni al vi gvidon el la buŝo do esprimos nin la amon ĉe la koro vi rekonos la sezamon) (la muroj de la ĉambro malliberigas min de sent´ Eblas senti kaj sopiri vian tuŝon en l' aer´...) vi bildas en l´ekrano, ho diĝita saŭdad´ konektas min, destino: virtuala babilad´ Amikoj min alvokas, sed iriĝas paĝar´ Por serĉi en la forumo vian spuron, mia kara du horojn en serĉilo demandante vian nomon mi trovas dosieron kiun elŝutas KO-DO-ROen ĝenas min, na na na! bruladas mi per flam´, kie estas mia am´? hej ! (ne timu, jen ni kune finfine! baby (karinjo), kiun atendas vi? jen la horo de l´konektad´ vi jam havas la pasvorton, ĉu? (ridado) nun kaperu kontrolon (kaj mi volas vin) kaperu kontrolon... {{tag>litero_a kanto hiphopo}}