====== Amitaj Amataj Amotaj ====== //Muziko kaj vortoj de [[Mikaelo Bronsxtejn]], 1994.// ===== Teksto ===== Degelis ie en auxtun' folio de la dekkvin jaroj. Min ne atendas miaj karaj cxe lignofajro de la jun'... Sed diablo prenu la dekkvin, aspiras mi revidi cxiujn, - al la urbeg' de fiancxinoj, al la urbeg' de fiancxinoj trajnacxo kota trenas min. //Refreno:// >Ahx! miaj amitaj, amataj, amotaj! >Ja restis almenaux lumbildoj kaj fotoj... >mi pretas glorigi vin verse kaj kante, >mi ree vin vidas en songxoj ermitaj, >ahx, miaj amotaj, amataj, amitaj! Hontindas sxteli karbojn el fajrujo fremda, fum' kamena, se vokas en la songxo svena brilanta fore sola stel'. Ho ve -stelplenas firmament'! Mi ofte gapis kaj hezitis. Steletoj inter fingrojn glitis, Steletoj inter fingrojn glitis, doninte varmon por moment'. >//Refreno// Min pelas ia stranga fort' denove kvazaux knabo ami, en sankta fajro ree flami gxis la forbrul', gxis dolcxa mort'. Mi vin reamas en memor' anstataux pli prudente kalvi. Mi fresxajn rozojn portas al vi, mi fresxajn rozojn portas al vi de la ne tre konstanta kor'!... >//Refreno// {{tag>litero_a kanto}}