====== Amkanto ====== ^Esperanta teksto|[[P. BENNEMANN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== La tag' mallauxte mortas, foriris jam la sun'; argxentaj suprenvenas la steloj kaj la lun'. De l' horizonta rando trairas tra la lando, dolcxege kiel kanto, vespera songxo nun. Sed multe pli min ravas ol vi, vesperdiin', kunveno felicxiga kun mia amatin'. Mi ne deziras stelon, nek tutan la cxielon, nur dolcxan la mielon de sxia korinklin'. {{tag>kanto litero_a portugala}}