====== Amo al la naturo ====== ^Muziko|[[Karl Knopf]]| ^Esperanta teksto|[[Johanna Zschepank]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Ho, naturo, fresxa, verda. Mi vin amas en maten', kiam blank-nebulo kusxas sur floreto, pin', fraksen’ — kiam rivereto dolcxe rakontadas per plauxdad', kaj alauxdo gxoje trilas, sonas merla amkantad'. Ho, naturo, granda, vasta. Mi vin amas dum la tag', kiam suno varme brilas tra la foliar' de l’ fag', — abeletoj bru-zumante sukon sercxas en la flor', Tiam, ho naturo bela, trankviligxas mia kor'. Ho, naturo pacoplena. Mi vin amas je l’ vesper'. Cxio jam cxirkauxe dormas. Susurado en aer'! Luno en argxenta brilo staras sur la firmament’. Mil steletoj klare lumas: Sankta pac'! Cxiela sent'. {{tag>kanto litero_a esperanto}}