====== Amo kaj Asfalto ====== ^Muziko|[[Gijom' ARMIDE]]| ^Esperanta teksto|[[Gijom' ARMIDE]]| ===== Teksto ===== Ĉu vi iris jam amejen? Kiam? Kun kiu? Kaj kiom da fojoj? Ĉu mi vin konduku tien? Ke mi ja konas tiom da malsamaj vojoj Ĉiuj iel supreniras Forlaso de la plank' estas kvazaŭ obsed' Flugi ja ne malfacilas Tute ne estas la gravito fatalaĵo sed //Refreno:// >Se timas vi pro altec' >Restu malalte >Mi ŝvebos en ekzaltec' >Vi pezos surasfalte Fidu, sekvu, admiru min Kaj foriros per miaj respondaj sentoj La pezigaj dubo kaj tim' Kiuj malsuprenigas nin de la tegmentoj Vidi la mondon desupre Donos pli da malpezemo al la pied' Pli da flugemo enŝultre Kaj ni ĉiam alproksimiĝados la sunon sed Refreno Kio okazas al mi nun? Ke vi forĵetis mian belan proponon Ne nur ne altiras la sun' Sed ŝajnas, ke mi enprofundiĝas en la grund' Ĉar atingis min dolor' Pro vi senhalte Mi dronadas en rankor' Vi restas surasfalte Refreno ===== Eksteraj ligoj ===== * https://eo.wikisource.org/wiki/Amo_kaj_asfalto * https://commons.wikimedia.org/w/index.php?title=File%3A02_Amo_kaj_asfalto.wav {{tag>kanto esperanto litero_a}}