====== Amo Nin Atendas ====== //Teksto kaj muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== //Refreno:// >Amo nin atendas, >Amo nin kuracos. Homo revas pri sorto felicxa Por si mem kaj por siaj infanoj. Pensas li, ke sur Tero suficxas Akvo, aero, viando kaj pano. Homo murdas homojn kaj bestojn, Venenigas kaj rabas La Teron; Cxu ne estas tempo jam nesti Por Estonto la Esperon. >//Refreno// Universo ploras per steloj Pri la sortoj de Homo kaj Tero; Cxu ne estas tempo por belaj Pensoj, intencoj kaj aferoj. >//Refreno// Cxesi devas ni violenti Al la homoj kaj Tero senhonte; Cxu ne estas tempo jam penti Kaj per Amo savi Estonton. >//Refreno// Homo estas kreajxo racia, Li benitas per sento de Amo: Estas tempo por cxiuj nacioj Kuracigxi de malamo. >//Refreno// {{tag>litero_a kanto}}