====== Amperforto ====== // Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Bertilo // ===== Teksto ===== La unuan fojon ke mi vidis vin estis vi plej cxarma eta junfrauxlin' Mi vin tuj ekamis spite al ke vi rifuzis min Nun post kelkaj jaroj jam belegas vi En okuloj viaj estas simpati' Estas mi amiko via sed mi volas ion pli Dauxre Vi forpusxas min, sed mi sentas ke vi sentas, nur tion mi atentas Vi forpusxas min, mi ja sentas ke vi sentas, nenion mi repentas Mi vin amas malgraux via hezitem' cxar la amo estas plej potenca sem' rompas la asfalton de la kor' per sia forta prem' Estas fera baro cxirkaux via kor' sed mi gxin trarompos kontraux via vol' mi vin amperfortas sed laux vi gxi estas vira rol' Travivis mi multon jam, tre multe sed gxi nun farigxis sam- samkiel sablo sur la strand' Sed mi havas celon nun, gxi gravas pli ol iu legxa pun' Mi celas vin peli gxis la rand' Vi kortusxas min, sed mi sentas ke vi sentas, nur tion mi atentas Vi eluzas min, mi ja sentas ke vi sentas, nenion mi repentas {{tag>litero_a kanto}}