====== Amu rin ====== ^Muziko\\ Esperanta teksto|[[Gijom' Armide]]| ===== Teksto ===== Por Unu kor' Unu am' Pluraj poroj Per Unu buŝ' Unu haŭt' Pluraj tuŝoj Tutkore Ne signifas ekskluzive Vive Ami ne nepras unuoble Noble Kunardu ĉiuj braĝoj Por Unu kor' Unu korp' Tiom da kaĝoj! //Refreno:// >Amu rin >Vi tiel des pli kapablos ami min >Mi dank' al ri des pli lernos ami vin >Mi petas do kara, se vi amas min, >Amu min kaj rin, amu nin >Amu rin >Amo elkoriĝas ĉiam kaj sen fin' >Malutilas ĝin gardi en sia sin' >Mi ne estu kial' por via abstin' >Amu rin kaj min, amu nin >Amu, amu Sub Unu arĉ' Unu man' Pluraj kordoj Al Unu dom' Unu hom' Pluraj pordoj Fidinde Ne signifas fidele Bele Ami ne nepras ununure Mure, sekure, serure >//Refreno// >//Refreno// En Unu mont' Unu rok' Pluraj fontoj ===== Eksteraj ligoj ===== * https://soundcloud.com/guillaume-armide/07-amu-rin * https://commons.wikimedia.org/w/index.php?title=File%3A07_Amu_rin.wav * https://eo.wikisource.org/wiki/Amu_rin {{tag>kanto litero_a}}