====== Amu vin mem kiel vian proksimulon ====== ^Muziko|Sveda melodio| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Raymond Schwartz]]| ===== Teksto ===== Sciu nun, samidean' jophejdi, jophejda, ke dependas via san’, jophejdi, hejda, de regula bonhumor' kaj cxiama senlabor'. //Rekantajxo:// >/: Jophejdi, hejdi, hejda, jophejdi, jophejda. :/ Laux spertita homa kon' jophejdi, jophejda, plej utila estas mon', jophejdi, hejda, tial do naskigxu vi en ricxega famili'. //Rekantajxo// La virinoj, jes, en ver', jophejdi, jophejda, tauxgas tre por am-afer', jophejdi, hejda, prunteprenu sen cinik' la edzinon de l’amik'. Kaj por peli zorgojn for jophejdi, jophejda, tauxgas cxiam la likvor', jophejdi, hejda, tial trinku kun kuragx' ecx dum plej maljuna agx'. Al sanigo de l'stomak' jophejdi, jophejda, helpas cxefe la tabak'; jophejdi, hejda, tial fumu dum la viv’ pli ecx ol lokomotiv'. Kaj se malgraux Ia princip' jophejdi, jophejda, ne plu fumas via pip', jophejdi, hejda, estas tial, ke sen dub' malpurigxis gxia tub'. Vivu am' kaj bonhumor' jophejdi, jophejda, kaj tabako kaj likvor', jophejdi, hejda, post la vivo kun enu' dormos ni en tomba tru'. {{tag>kanto litero_a esperanto}}