====== Anĉjo pelas brutojn ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Ancxjo_pelas_brutojn.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Ancxjo_pelas_brutojn.png}} Cxar Ancxjo brutojn pelas nun, Ni vivas kun malgxojo. Alfrontas li sekecon nun, Laux la Kvinslando-vojo. Li lasas nin tre splenaj nun, Ni pense kun li vagas; Cxi tiu lok' malgajas nun, Cxar Ancxjo brutpeladas. Nun kiu gxojmienos dum La manko de laboro? Kaj kiu fajfos se fortun' Ne agos kun favoro? Kaj kiu al la estro nun Replikos dum disputoj? Li plendas pli cxar Ancxjo nun Restadas kun la brutoj. Ho forta pluvtorent' sen cxes' Defalu de l’cxielo; Kaj sur pasxtejoj de sekec' Aperu herbmantelo; Kaj la dezerto kun esper' Por la pluveg' atendu, Kaj kiam venos la somer' La dio Ancxjon sendu. {{tag>kanto litero_a angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}