====== Anda ĥaleo ====== ^Originala titolo|Anda jaleo/El Quinto Regimiento| ^Teksto|Federico García Lorca| ^Muziko|El tradicia andaluza kanto| ^E-teksto|[[Kaj Tiel Plu]]| ^Kantas|[[Kaj Tiel Plu]]| Popolkanto el hispana milito. La originala kanto estas el kantaro "13 Canciones españolas antiguas" (13 antikvaj kantoj en Hispanujo). ===== Teksto ===== {{ youtube>hWXzhZzliak?small |Koncerta video}} Mi grimpis sur verdan pinon por klopodi sxin rigardi kaj vidis nur polvo-nubon de l'auxto kiu sxin portadis. //Anda hxaleo hxaleo!// Jam la tumulto finigxis, iras ni al pafadego. Mi grimpis sur verdan pinon por vidi cxu Franco(([[wpeo>Francisco_Franco]])) venis kaj vidis nur blendo-trajnon kiu bone pafadegis. //Anda hxaleo hxaleo!// Fajfas la lokomotivo kaj Franco formalaperos. Mi veturis blendo-trajne voje al Andaluzio. Gxin vidis Queipo de Llano(([[wp>Gonzalo_Queipo_de_Llano]] (angle) )) kaj ekforfugxis pro tio. //Anda hxaleo hxaleo!// Fajfas la lokomotivo kaj Queipo formalaperos. Tra nordaj teroj de Burgos estas Mola en ribelo. Ni vidos lin forkuranta kiam blendo-trajno venos. //Anda hxaleo hxaleo!// Fajfas la lokomotivo kaj Mola formalaperos. {{tag>kanto litero_a popola andaluza filmo}}