====== Andreas Hofer ====== ^Muziko/Teksto|Julius MOSEN| ^E-teksto 1|[[V. N. DEVJATNIN]]| ^E-teksto 2|Zanoni| ^Origina titolo|Zu Mantua in Banden| Tirollanda nacia kanto, esperantigita de Devjatnin kaj dedicxita al S-ro K. Steier ===== Teksto ===== Andreon malamikoj kondukas al la mort', Kaj li jam humiligxis al sia sxargxa sort'… Malgaja estas lia kor': Germanoj estas en dolor', Kun ili ankaux lia amata Tirolland'. La manoj post la dorso, sed forta la anim' Li antaux tuja morto ne pensis pri la tim'. Ne povas mort' timigi lin, Cxar li tre ofte vidis gxin En la patrujo kara, amata Tirolland'. Sed kiam li ekvidis tra la fenestra krad', Ke la amikoj staras amase sur la strat', Al ili lauxte kriis li: "Vin savu Sankta Granda Di' Kun Germanuj' trompita, kun kara Tirolland'". En manoj de l'soldato silentis la tambur', Apenaux nur Andreo eliris el la tur', — Kaj li, simila al leon', Aliris al la bastion', — Li, viro de la bela, amata Tirolland'! La malamikoj volis surgenuigi lin, Sed li fiere diris: "ne, mi ne faros gxin! Mi staros, kiel en batal' En apud Izel-monto val', Pro Franc-Imperiestro, pro mia Tirolland'!" La kaporalo prenis la okulbindon for, Kaj jen Andreo pregxas en tiu lasta hor'… "Nun celu bone, sen maltraf'!… Ho, kia malbonega paf'!… Adiaux, mia kara, amata Tirolland'!" ==== Teksto 2 ==== Ekkaptis malamikoj Hoféron en montar' Kaj en Mantúo trenis al morto sur rempar'. Sangadis cxiu frata kor’ En Germanujo pro dolor' Kaj same en Tirol’. (2x) Kun manoj dorsligitaj li pasxas al la sort', Tre firme, cxar neniel timigas lin la mort'. La morto, kiun en batal' Li ofte sendis al la val' Por sankta land' Tirol. (2x) Kaj kiam li ekvidis tra l' aresteja krad' La manojn altlevitajn de kelka kamarad’ Ekkriis li: "Vin sxirmu Di', Li helpu al la imperi' Kaj al la land' Tirol’!" (2x) La tamburist' ektremas, resaltas la frapil’, Dum al Hoféro cedas de l’ pordo la riglil’: Kaj spite cxeno kaj sxnurar' Libere pasxas al rempar' Heroo de Tirol’. (2x) Li tie surgenuu. "Ne!" — sonis kvazaux sxtal' — "Mi mortos rektstarante, jen, kiel en batal’! Jen staras mi! Konservu Di’ La estron Franz de l' imperi’ Por lia land' Tirol’!" (2x) La sxnurojn de la manoj forprenas la sergxent', Hoféro pregxas laste profunda en eksent'… Kaj krias: "Bone trafu min! Ekpafu!… Ho, vi fusxis gxin,… Adiaux nun Tirol’!" [Zanoni] {{tag>kanto litero_A germana }}