====== Animperturbo ====== ^Teksto kaj muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Mi tristas, mi gxojas, mi volas forgesi Kaj penas konstante memori. Mi certas kaj dubas: cxu nei aux jesi? Atenti aux tute ignori? Mi revas, sed restas en mondo malvasta, Mi damnas kaj kore kompatas. Mi fortas kaj feblas, kun honto malcxasta Jen krudas kaj jen delikatas. //Refreno:// >Cxu vere la suna radi' min preteros >En tiu cxi denso gxangala? >Cxu vere inspir' en la mond' efemeros, >Eternos nur spleno banala, nur spleno banala? Mi longe koleras kaj tuje pardonas, Mensogas por veron akiri. Mi tro multe prenas, sed cxu ion donas? Cxu eblas kun timo admiri? Mi gxuas suferon, silentas kaj krias, Mi cxion travidas kaj blindas. Mi estas sagxul', sed ecx tion ne scias, Cxu diri pri cxio cxi indas. //Refreno// ===== MIDI-dosiero ===== {{:animpert.mid|}} {{tag>kanto litero_a barda esperanto}}