====== Anjo de Taraŭ/Tharaŭ ====== ^Teksto |Simon Dach (1638)| ^E-teksto|[[Ferdinand PFEIL]]| ^E-teksto 2 |L. E. MEIER| ^Origina titolo |Ännchen von Tharau| ===== Teksto ===== {{ youtube>OWgqia9TVbc}} Anjo de Taraux placxegas al mi, Monon kaj vivon mi donus por sxi; Anjo de Taraux en gxoj' kaj dolor', Min rekompencas per propra la kor’, //Refreno:// >Anjo de Taraux, vi mia anim', Gxojo de l'vivo kaj cxarmo sen lim'! Ecx se minacus la mondo-ruin', Tamen neniel forlasus ni nin: Cxar en dangxero, turmento, cxagren' Amon firmigas cxiela la ben'. >//Refreno// Kiel altigxas palm-arba tegment’ Post batala do je pluvo kaj vent’, Tiel kreskadas de l’amo la fort’ Per suferado kaj mokoj de l’sort'. >//Refreno// Se vi disigxus nevole de mi, Kien ne vagas ecx sunoradi', Mi vin sekvadus trans montoj kaj mar', Spite mizero kaj malamikar'. //Refreno// >Anjo de Taraux, vi rava sunbril’, Paco de l’vivo, de l'koro azil'! ===== Teksto 2 ===== Anjo de Tharaux plej placxas al mi; pli ol trezoro valoras ja sxi. Ankaux la koron en amsimpati' Anjo de Tharaux donacis al mi. //Refreno:// >Anjo de Tharaux, pli kara ol or', vi, mia vivo kaj sango kaj kor'! Ecx se malsano renkontus nin du kaj militiro, disigo, malgxu', tamen pli forte kunligus destin' gxis lasta spiro de l' viv' ambaux nin! >//Refreno// Kiel palmarbo post pluva veter' multe pli rekte ekstaras el ter', tiel la am' pligrandigxos en kor' post la mizero kaj brula dolor'. >//Refreno// Kaj se forprenus vin iam la sort' kaj al senluma kondukus vin bord', tiam mi sekvus tra fajro kaj mar', tra malamika ecx militistar'. //Refreno:// >Anjo de Tharaux, sunlumo por mi, vivo kaj gxojo nur estas kun vi! {{tag>kanto litero_a germana filmo}}