====== Ankoraux Vivas La Sopiro ====== ===== Teksto ===== Ankoraux vivas la sopiro Auxskulti vian vocxon nur, Per gxia varma melodio Forkuri de la viva dur'. Vin, kara, sole vin rigardi, Timinte flanke de la mond', //Per rememoroj karaj ardi,// //Kaj felicxigxi per cxi songx'.// (2-foje) Ankoraux cxiam tre volonte, Jam sen malgxojo kaj dolor', Por songxoj teksas mi senvorte Por reciproka ammemor'. Sed cxiam poste l'koro sendas Vidajxon plenan de l'amar', - //Animoj niaj tiel fremdas// //Irintaj iam kiel par'. // (2-foje) Nun, kiam estingigxis cxio - La ama sent', la viva gxoj', Kun trist' mi sentas ke nenio Kondukos min laux sama voj'. Sed pli ol tio evidente Timigas min la perspektiv', //Ke iam mi indiferente// //Renkonti povos vin en viv'.// (2-foje) {{tag>litero_a kanto}}