====== Anna-Maria ====== //Germana kanto, teksto de [[Mikaelo BRONSxTEJN]]// ===== Teksto ===== La okuloj, la angoraj Jam ne min karesas sente. Restas nur en rememoroj Helaj tagoj de l'printempo. //Refreno:// >Sento fora restas kun mi, - >Anna-Maria vi, sola vi. >Plu ne logas, ne konsolas >Pala luno en cxielo. >Koro ploras, koro solas... >Anna-Maria, mia bela! Anna-Maria cxiuloke, Kiel songxo el iamo, Cxu la mevoj krias voke, Cxu alvokas fora amo. {{tag>litero_a kanto}}