====== Annika ====== ^Muziko|Trygve Nordlöf| ^E-teksto|[[wpeo>]]Poul THORSEN| Noto: Aperis en //Norda Prismo//, 56/3, p. 107 Balado pri antikva dramo feroa. ===== Teksto ===== Cxe la fajro el torfo, senflame ardanta, dum tempesto skuegis la domon, mi auxskultis al vocxo de milda agxulo, kiu flustris mistere la nomon: Annika! Morta sxi vivas en oldaj rakontoj, drona sxi drivas laux vento kaj ondoj, dum mugxas la maro, kaj densas la nuboj cxe Dimun. De plej frua juneco en Sandoy((Insulo norde de Dimun)) famigxis sxi per haroj pli nigraj ol nokto, kaj ridetis per dentoj rabbeste perfektaj la varmsanga filino de l' vokto, Annika! Gape avidis sxin pretaj junuloj, frape rebridis sxin patraj skrupuloj, dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe Dimun. Tamen vermo la vokton en karno mordadis: la pasio pri kartoj, kubjxeto. Tio nutris cxe ricxaj agxuloj esperon: iam estos objekto de l'veto Annika! Tial cxe l' vokto la tinto metala, tial en nokto maldormis sxi pala, dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe Dimun. Tial velis matene post veto gajnita la maljuna patrono de Dimun al bieno tutsola cxe l' fino de l' mondo enkagxigi la virgan viktimon Annika! Krutis kastele el maro la roko, grimpis sxi pele de nauxza apogo, dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe Dimun. Sed de kiam la nauxzo estigis inklinon - aux kaduko por amo altiris? Rigardante al suno-subiroj kun spleno ombrojn cxirkaux okuloj akiris Annika! Gxis de servuta servisto subite trafis sxin gluta ekvido ekscite, dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe Dimun. Kial kombas sxi harojn laux sxultroj molrondaj kaj al pauxzo tagmeza sopiras? Kial senpacience, per pasxoj elastaj, al plej densaj herbtufoj foriras Annika! Pri la respondo libeloj silentas, nur al la ondo tjalduro((Stranda "pigo", hematopo, nacia birdo Feroa)) lamentas, dum mugxas la maro, kaj densas la nuboj cxe Dimun. Kiel fulmo alvenis sciigo el Dimun: la patrono forlasis la vivon! Kaj esploro pravigis la pezan suspekton - por veneni nur havis motivon Annika! Aris sxalupoj, kaj ehxis admonoj - baris la sxtupojn lavange la sxtonoj, dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe Dimun. Post du jaroj eliris dekreto, ke legxo kun valido en Fero-insuloj ne esceptas la paron adultan sur Dimun, sekve mortu laux legxaj reguloj Annika! Kaptis sxin lite, poste grimpo en blindo, trupo perfide de l' juna aminto, dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe Dimun. Sed fileto baraktis per man' diafana kaj lulite la panjon admonis. Lastan fojon butonis sxi la cxemizeton; laktokremon, nur kremon ordonis Annika! Mevoj rikanis el montoj torente, rem-akompanis la viroj silente, dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe Dimun. Cxe l'publika dronigo en golfo de Torshavn((Cxefurbo Feroa)) sian robon rugxsilkan sxi petis. Sed pro l' densa hararo la kapo ne sinkis, kun doloro al tondo gxin cedis Annika! Morta sxi vivas en oldaj rakontoj, drona sxi drivas laux vento kaj ondoj, dum mugxas la maro, kaj densas la nuboj cxe Dimun. {{tag>kanto litero_a esperanto}}