====== Anorako ====== ^Muziko\\ Teksto| [[wpeo>Francesco Guccini]] (francxesko gucxini)| ^Originala titolo| Eskimo | Noto: almenaux en okcidenta euxropo anorako estis kunligita kun studentaj ribeloj kaj politikaj movadoj fine de ía sesdekaj kaj komence de la sepdekaj jaroj. gxuste en tiuj jaroj gxia uzo popularigxis en junularaj rondoj. **sankta lucxia** kaj la **servist-arkado** estas lokoj en la centr-itala urbo **Bolonjo**. **gxani** (Gianni) estas itala viva nomo kaj **l.s.d.** estas drogo. ===== Teksto ===== dimancxo tia, tiam en septembro, versxajne gxi ne pezus tiel cxi somero mortis laux alia tembro gxis antaux dudek jaroj pli-malpli kun senkonscio en la pubosubo revolucio kauxris sub la sagxo vi plene pagas kaj laux inflacio pro via tiu cxi matura agxo sed dume vi sxangxigxis tre malmulte ecx se nun estas en ekspozici' la io, kion mi alstrebis stulte kaj stulte filozofiumis pri cxe vi de tiam ne sxangxigxis multo kaj se vi nun komprenas pri orgasmo duone klaras mia jun-tumulto vi nun centjaras kaj sen entuziasmo mi portis tiam simplan anorakon pro malricxeco kaj ne pro prefero gxi ne simbolis klas-konscian jakon por mi ne estis tiu la afero mi portis senmakulan konsciencon kaj gxin mortigi estis via celo vi uzis vian tutan paciencon per fotoj familiaj kaj mantelo jes ja, sxangxigxis mi de tiu dato la anorako, kiun konis vi, ankoraux nun gxin portas mia frato vi portus gxin sed jam ne rajtas vi ne eblas sxangxi flankon pro kapricoj nur poste kaj pro ia mondo-spito vi nun promenas kun liberaj cicoj mi faris tion tiam sen medito ni estis kune en sankta lucxia sub la servist-arkado dum krist-nasko mi pensis ke bolonjo estas mia dum dancis ni kun karnavala masko ni ambaux lasis iun eks-amikon sen dramoj, sen kialoj, sen sxancelo pro pulovero sentis mi gxen-pikon min gxenis tiu ajxo, la mantelo miaj fingroj sentis jam ribel-impeton sed mono tute mankis en la posxo por mi vi pagis la kinej-bileton neniam iris vi kun ul' sen grosxo mi ne komprenas kial vi min amis malsamis mi je cxiu via klisxo sed inter multaj, kiujn vi enflamis, inklinis vi al cxi bedauxra fisxo unuafojaj floroj ne plu estis en tiu jaro, en la sesdekoka, finfine la ribelon mi ekfestis aux simple fugxis el medi' sufoka ankoraux vi atendis ilin, tamen mi jam diskriis ke jxus "mortis dio" kaj mortis la sistemo, punkto, amen! kaj revis pri dilan' kaj kompanio kaj gxani jxus revena de londono detale li prelegis pri l.s.d. lekciis al ni cxiuj pri la fono de geedzigxo laux hipia modo ni kiuj ja neniam faris tion ni kiuj ja neniam tion faros ni spektis cxi-kreskantan utopion kaj vidis ke problemoj ade aros kaj eble nin konsolis nur amoro amoro kun iomo da perturbo en lito luprenebla nur dum horo sur kiu kusxis vice tuta urbo amoro laux la stilo "je la diablo" cxu vidi aux ne vidi vian nudon en tre malvarma cxambra malgrablo dependis de klimato ne de prudo nun kiam ni ja povus tion fari nun kiam la problemoj estas for ni ree sxatus por amoro stari malantaux muro en malfrua hor' nun kiam spertas ni pri preskaux cxio ni stare umus ree laux la klisxo kaj pro la damne granda nostalgio ni riskus malpurigi vian tapisxon parolu ni pro emo al parolo ni ridu por ne plori cxar en fin' pensante pri tiama nia bolo mi gapas nun kompate vin kaj min mi tamen nun imagas ke kvazauxe ni ree estas tiam en la fablo por esti dekkvin jarojn malantauxe kaj havi cxion nur pro la probablo je dudek jaroj cxio estas ebla je dudek jaroj cxio estas, eble. je dudek jaroj kiom da imagoj la kapo plenas nur je stultaj blagoj aux eble tiam estis ni ni memaj kaj la juneco estas iluzio post diskoj kaj debatoj plur-problemaj diru la veron, nu, cxu restas io? nun en septembro cxi dimancxa tago gxi malrapide venas al la fino kun la kutima tre sencela vago dum zorgas mi pri ajxoj laux rutino kaj same pensas eble la amikoj, eksuloj, rezignintoj, forgesintoj ludantaj per pasinto-mistifikoj dum pensas ili pri malaperintoj kun mia anorako laux kutimo ankoraux ne sendita al arhivo mi faras mian eblon sed en limo kaj morgaux zorgos, eble, pri la vivo plukantos mi al vi cxi tiun kanton kantitan same jam ali-okaze ignoru gxin, vi jam ignoris kvanton kaj temas pri la lastaj cxiu-kaze {{tag>kanto litero_a}}