====== Ansero-Vanelo ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^Kantas|[[Kajto]]| La kanto "Ansero-Vanelo" aperis ekskluzive en la disko Vinilkosmo-Kompil' 1. Gxi estas la tria kanzono de la disko. Kuriozajxo: en la registrado de cxi tiu kanzono por Vinilkosmo, partoprenis ankaux Tseard NAUTA kantante en la hxoro kaj ludante akordionon. ---//[[:wiki:user:zehanonimo]]// ===== Teksto ===== Post la foriro de la vanelo, malplena sxajnas la cxielo, Kaj kovrigxas la pejzagx' per malvarma atmosfer'. Sed denove mi ekscitigxas kiam subite konturigxas Longaj vicoj en la aer'. Nia norda gasto la anser', Kun centmiloj da kompanoj, kaj idoj kaj veteranoj, Invadas la kamparanon por travintri en la polder'. Volonte li estus gvidanto por vi, Sed li scias ke vi lin ne bezonas. Pli fidinda ol li estas via intuici' Por trovi la lokon plej bonan. Tamen li volas aligxi al vi Por la finon de la vojagxo celebri. Li disetendas la flugilojn en sia fantazi' Kaj kiel anser' li sentas sin sxvebi. Via socieco min imponas kiam sekrete mi vin spionas; Mi volas peni multe por esti en via kompani'. Se nur mi povus transformigxi, al via bando asimiligxi, Kaj kunbabili per la veter', pri sekureco aux dangxer', Kaj kundecidi pri la momento por forflugi sur la vento Kaj lauxlonge de la firmamento malaperi en la malproksim'. Volonte li volus ekflugi kun vi Je la fino de la vintra sezono. Scivola li estas pri via teritori' En misteraj nordaj regionoj. Cxifoje bonvolu ne foriri sen li, Al via svarmo li volas aparteni. Li jam spertas la ravon en sia fantazi' Esti anser', li jam sentas sin sxvebi. Post la foriro de la ansero normale Mi sentas min sola, forlasita totale, Gxis denove montrigxas l' akrobat' de la cxielo, La printempa heroldo, la virtuoza vanelo. Ho kara vanelo - cxi tien dumvoje - Mi ne povas vin bonvenigi cxifoje Kiam vi en la polderon revenos, Sed mian motivon vi certe komprenos. Mi decidis okupi mian pozicion Inter la anseroj en la vo-formacio, Kiu flugas decideme, sen hezito, sen timo Super rivero, montaro, landlimo. Kaj movigxas gracie kun memfido kaj digno Kiel giganta, vivanta pacsigno, Simbol' de printempo, novvivo kaj do: Fiera mi sentas min esti parto de la vo. ===== Ligoj ===== * http://vinilkosmo.com {{tag>kanto litero_a esperanto}}