====== Anstataŭ plezur' ====== ^Teksto & Muziko|[[wpeo>Juan DEL ENCINA]]| ^E-teksto|[[http://tekstoj.nl/esperanto/kantoj/index.htm|Roel Haveman]]| ^Kantas|[[Akordo]]| * Originala titolo: //Más vale trocar//. ===== Teksto ===== Anstataŭ plezur', Prefere doloro Al senama koro. Ho, dolĉa la morto Dum vivas la am': Soleca vivsorto Kaj mort' estas sam'. Pli indas balzam' De aĉa doloro Ol senama koro. La viv' malaperas Se am' estas for; La vivo prosperas Ĉe am' kun valor' Pli indas la plor' En morna doloro Ol senama koro. Ĉe am' sen sufero Perdiĝas kontent'; Ĝin trafas mizero Pro manko de tent'. Pli indas turment' De trista doloro Ol senama koro. ===== Muzikfolioj ===== * {{:muziknotoj:anstatau-plezur.pdf|Originala ĥoraranĝo}} de la komponisto. Por 4-voĉa gea ĥoro, SATB. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.gflower.org/masvale.htm - Originala hispana kaj traduko al la angla. {{tag>kanto litero_a hispana renesanca hxormuziko notoj}}