====== Antaŭ la dom', mia kara panjo... ====== ^Origina titolo|Házunk előtt, kedves édesanyám...| ^Muziko|Hungara popolkanto| ^Tradukis|[[Gajdos Pál]]| ^MIDI|{{ :muziko:hazunk_elott_3.mid |}}| {{ youtube>hwR8VSv7ZhQ?medium }} {{ :bildoj:hazunk_elott_4.png |}} ==== Antaŭ la dom'... ==== Antaŭ la dom', mia kara panjo altas bela morusarb'; Mi substaras, mia kara panjo Mankas mia pluvopalt'. Sub folioj segildentaj ŝvebas bonodor'; Pro la fraŭlo, kara mia panjo, ne malĝoju mia kor'! Super la dom', mia kara panjo brilas nokte la stelar'; Ankaŭ al mi, mia kara panjo, enbriletas stelopar'. Enviegas oni min pro tiu bela stel', kiu brilas por amatin' kara tra fenestro en vesper'. 2-a VERSIO: Antaŭ la dom’, kara patrineto, estas robiniarbo. Mi substaras, kara patrineto, pro la densa pluvado; Blanka estas la floraro, logas bonodor’; Pro junulo, ho, patrino kara, ne doloros mia kor'! Antaŭ la dom', kara patrineto, lumaj steloj ekbrilas; Tra l’fenestro,ho patrino kara, stel-duopo enbrilas; Enviegas oni min pro tiu bela stel', kiu brilas por amatin' kara tra fenestro en vesper'. ==== Házunk előtt... ==== Házunk előtt, kedves édesanyám, van egy magas eperfa. Alá állok, kedves édesanyám, hogy ne ázzak alatta. Csipkés annak a levele, sej, de jó szagú, Egy legényért, kedves édesanyám, sose leszek szomorú. Házunk felett, kedves édesanyám, ragyognak a csillagok. Énhozzám is, kedves édesanyám, egy pár csillag beragyog. Éntőlem is irigyelik azt a csillagot, Amelyik a szobám ablakába minden este beragyog. {{ :bildoj:hazunk_elott_3.png |}} {{tag>hungarpopola, hungara, popola, kanto, litero_a}}