====== Antaŭ du jaroj ====== ^Teksto|[[KONISI Gaku]]((auxtora permeso por publikigo ricevita))| ^Muziko|[[KONISI Gaku]]| ^Kantas|[[TANAKA Akiko]] kaj [[KAWAMOTO Hiromi]]| El la kasedo [[antaux_du_jaroj|Antaŭ du jaroj]] ===== Teksto ===== Antaux du jaroj mi vin ekvidis en kunlogxado la plej intima. Sed vi timidis, dece nur sidis; gutis hontem' frauxlina. //Refreno:// > Antaux du jaroj mi vin ekvidis > en kunlogxado junula. > Antaux du jaroj mi vin ekvidis > en kunlogxado junula. En lasta jaro mi vin revidis en kunlogxado la plej severa. Vi ne hezitis, ne plu timidis; fluis parol' libera. >//Refreno// Ankaux cxijare mi vin revidis en kunlogxado la plej valora. Cxiuj konfidis, vi ne perfidis per la labor' fervora. >//Refreno// Post unu jaro mi vin revidos en kunlogxado la plej prospera. Mi vin invitos kaj nur rapidos al promenad' vespera. //Refreno:// > Cxar en cxi jaro mi vin ekamis > en kunlogxado junula. > Cxar en cxi jaro mi vin ekamis > en kunlogxado junula. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://kafejo.com/muziko/sonoj/AntauDuJaroj.mp3 {{tag>kanto litero_a esperanto}}