====== AntaĆ­ la vojo ====== ^Muziko|M. Blanter| ^Teksto|V. Dyhxovicxnyj kaj M. Slobodskoj| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Antaux_la_vojo.mid}}| //Noto:// Malnova rusa kutimo estas, ke antaux ekiro adiauxante oni eksidas. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Antaux_la_vojo.png}} Dum oni la morojn modernajn ne konis, En tempoj, pasintaj jam for, Kompanoj atendis sxevalojn, kaj sonis Kanzono vojagxa en hxor': Eksidu kaj benu la vojon lontanan, Gxi estu facila por ni, Ekvoju, kocxero, kaj kanton kompanan Alprenu por bono kun vi! Centjaroj kaj verstoj forflugis post tio, Jam trajnoj kuregas al for', Sed sonas sur cxiu fervoja stacio la sama kanzono en hor': Eksidu kaj benu la vojon lontanan, Gxi estu facila por ni. Do ek, masxinisto, kaj kanton kompanan Alprenu por bono kun vi! Kaj nun la raketoj kun lumaj rapidoj Al steloj ekflugas de l'ter', Sed kantas la oldan kanzonon la idoj De iu antikva kocxer': Eksidu kaj benu la vojon lontanan, Gxi estu facila por ni. Do ek, kosmonauxto, kaj kanton krompanan Alprenu por bono kun vi! {{tag>kanto litero_a rusa notoj midi}}