====== AntaĆ­en ====== ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Antauxen do kun luma ardo, Samideanoj al batal'. Jam flirtis alte verd'standardo, Gxin benos nia ideal'. Ke nin la vero do kunigu, Sin rulu for malluma ond', Kaj ni per vira lukt' konigu, La lumon en la nokta mond'. Antauxen iris la prapatroj, Sed batalante inter si. Post multaj vundoj kaj cikatroj, Glatigxis vojo jam por ni. Sed pro la altaj lingvobaroj, Nun ecx por ni ne estas pac', Kaj malgraux bonvolemaj aroj, Turmentas nin militminac'. Antauxen tamen kun espero, Nin iam kisos paca sun'. Frateco justo kaj la vero, Regu sur tero jam post nun. Konstruu ni la novsocion! Fervor' nin banu kiel ond', Kaj vigle ni akcelu tion: Antauxen por pli bela mond'! {{tag>kanto litero_a esperanto}}