====== Antaŭen esperantoj! ====== ^Muziko|Melodio de: De Jonge Garde| ^Esperanta teksto|[[Corry de Cock]]| ===== Teksto ===== Ni estas laboristoj, Marsxante al la cel' Jen ni Esperantistoj Kun brila verda stel'. Kaj ne timigu nin la mok' Nek rido de l’ sagxeta mond' Antauxen Esperantoj, Neniu bridu nin, Antauxen Esperantoj, Ni venkos en la fin'. La celon ni atingos, Triumfos nia pen', Malamon ni estingos, Atendos nin festen', Respondu ni do je l’ alvok', Aligxu al pacama rond'! Antauxen Esperantoj, Neniu bridu nin, Antauxen Esperantoj, Ni venkos en la fin'! {{tag>kanto litero_a dana laborista}}