====== Antaŭen tra ĉielaer' ====== ^Auxtoro|Viktor T. Scheffel| ^E-teksto|Wilhelm Höscher| ^Origina titolo|Wohlauf, die Luft geht frisch und rein| ===== Teksto ===== Antauxen tra cxielaer', Sidante ni rustigxas. En sia granda, pura sfer' La suno eklevigxas. Ornamas la malpeza vest' Nun la piedmigranton: Ni marsxu dum somera fest' En belan Frankolandon. Cxasistoj glitas tra l' arbar', Ekbrilas ora greno; La sxargxon portas la sxipar' Sur Majno nur kun peno. Alvenos baldaux la auxtun' Por nia vinmontano: Donacas vinon veran nun Patrono Kiliano. Pilgrimoj pasxas tra la land', Ondigxas la standardo; Duvocxe sonas sankta kant' De tiu pia gardo. Volonte ja kunirus mi, Sed pastro min rifuzas; Kaj do mi faras tion cxi; Mi sola min amuzas. Al ermitejo sur la mont' Mi gaje supreniras; De alta prasxtonega pont' La landojn mi admiras. Brilegas jen la Majnriver' Malsupren trafluanta: Ho, estus en matenaer' Mi gaje ekfluganta! L’ ermit' ne estas en cxambret', Sed sur herbejo varma; Mi vidas lin cxe la montet' Kun falcxistino cxarma. Migruloj pregxas kun rapid': Donacu Di' „guteton"! Nenion auxdas la ermit' Amante societon. Ermit’! Ne estas bona far’ Foriri el la cxelo; Sendube kusxas barelar' Bonvina en la kelo. Hojho ! Trinkajxon trovos mi: Mi rompos la pordegon! Pardonu, sankta viro vi, Soifon kaj pekegon! {{tag>kanto litero_a germana}}