====== Antaŭĝojo ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Inter la oscedoj kaj fojfoja ĝem' La ulo en la trajn' parolas kun si mem Mi veturas apud li kun mia forta em' Kaj mi volas, jes mi volas >//Refreno:// >Pro la manko kaj plenum' >Mi atendas vin >Ĉe la multkolora lum' >Ĉe la akvo kaj la muzik' Mi revenas lante al la viva flu' Kiam mi biciklas tra la strata bru' Kun malpeza koro al la rendevu' Ĉar mi volas, jes mi volas >//Refreno:// Mi scias ke nur estas unuopa foj' Kaj de rev' ĝis elreviĝo estas kurta voj' Sed nun mia koro kantas pro la antaŭĝoj' Ĉar mi volas, jes mi volas >//Refreno:// {{tag>kanto litero_r}}