====== Antihimno ====== ^Muziko|Melodio de //Adeste fideles//| ^E-teksto|[[wpeo>]]Poul THORSEN| ^MIDI|{{:muziko:antihimno.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:antihimno.png}} //Ding-dong, ding-dong,// raspa sonorilo vane disvokas tra matena seren'. El la nebulo trudas sin la julo per vocxo iom rauxka, hezite kaj mallauxta, apenaux eble-auxda en griza maten'. //Sparko-arko,// falsa sunlevigxo treme brilanta ekvidigas sin. Bunta kermeso kun abio-lezo, neona kandelaro sur cxiu trotuaro per sia frida ardo fremdigas nin. //Ha-le-ju-ne,// rita bonfaremo tuj forgesita en la nova jar'. "Julo" tro bisa, tro uzado misa. Perdita vojo retro al la infana kredo, cxar baras la obsedo de julo-vulgar'. {{tag>kanto litero_a esperanto midi notoj akordoj}}