====== Arbar-idilio ====== ^Muziko|laŭ la valsomelodio de [[P. MÜLLER]] "Das Mädehen am Bodensee"| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ===== Teksto ===== En la arbaro junulin' Promenis kaj enuo tedis sxin. Sed vidis sxi, ke birdoj du Sin kisis kaj, dum sxi rigardis plu, Sxi auxdis trili: Tiri tiri li Tirili tiri li tirili lu. Cxasisto, kiu vidis sxin, Divenis tuj la pensojn de l’ knabin'. Jam baldaux dronis la enu' En kisoj de felicxaj homoj du. La birdoj trilis: Tiri tiri li Tirili tiri li tirili lu. Dum li sxin kisis plu kaj plu, Sxi rid-okule diris: Kia gxu'! Dum li sxin kisis pli kaj pli, Sxi flustris: Ho cxiela melodi'! Cxu auxdas vi la Tiri tiri li Tirili tiri li tirili lu? Ho amo, kia dolcxa sport'! Por vi mi vivos kaj post mia mort' Tomb-sxtono montru birdojn du Kisantajn sin, por ke en-tombe plu Memore songxu mi pri tiu cxi Tirili tiri li tirili lu. {{tag>kanto litero_a}}