====== Ardaj koroj ====== ^E-teksto|[[wpeo>Marin Bacev]]| ^MIDI|{{:muziko:ardaj_koroj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:ardaj_koroj.png}} Ni kune apudsidis pri io babilante kaj ofte gaje ridis pri nia Am’ pensante. //Refreno:// >Vizagxo cxies tuta brilegis ne hazarde: Sub cxies vest’ surtuta la koro batis arde. Vizagxo via tuta brilegis ne hazarde: Sub cxies vest’ surtuta la koro batis arde. Okuloj viaj cxarmaj felicxon radiadis, per sentoj viaj varmaj la koron karesadis. Okuloj penetradis en miajn kun rideto: Amsentojn influadis tenere kun ripeto. Kaj tiel pasis horoj pri io babilante kaj batis niaj koroj pri nia Am’ pulsante. {{tag>kanto litero_a kanto notoj midi}}