====== Ascalona ====== ^E-teksto|[[wpeo>Vladimir Türk]]| ^MIDI|{{:muziko:Ascalona.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Ascalona.png}} Fajro formortas en tendar', ekdormas komunum' muta jam kusxas la gitar', tristas la pala Lun', olda sxerif' jam al botel' manon etendis nun, sine kun granda revolver' grumblas en la mallum' Seka sur tablo ja botel', cindre fajrata nur peza sxerifa revolver' sur masto pendas nun flagon li vidas kun malgxoj' dum kares' de l'gitar' grizkape vivas rememor' pri l'juna idear' //Refreno:// >Dum mia jun' estis ja Ascalona plej bela komunum' el tuta mond' vera humur' regis en Ascalona plej bona ja kunul' en tuta mond' sed por pistola glor' jam lantas finsonor', ne mugxas en arbar' la vok' de lupa hxor' mi dormos jam, sed flago Ascalona devas cxe mia tomb' flirti cxiam {{tag>kanto litero_a notoj midi akordoj}}