====== Asocia kanto ====== ^Esperanta teksto|[[A. V. D. STARRE]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Fratoj, auxroro vidigxas, Baldaux aperos la tag'; Venke proletoj levigxas, Flirtos triumfe la flag'. //Rekantajxo:// >Cxar urgxe ankoraux necesas, Ni, anoj de l'Asoci', Cxiuj sincere promesas: /: Kune batali por gxi. :/ Grava ja estas la rolo, Kiun la laboristar', De l'holland-flandra popolo, Ludas por monda fratar'. //Rekantajxo// Havu ni gxustan komprenon , Pri la farenda labor'. Ni ne atentu cxagrenon, Pro la liber' kaj honor'. //Rekantajxo// Kune antauxen! Sen timo, Fratoj, rigardu al stel'; Kun la esper' en animo, Manon en man' al la cel'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_a esperanto}}