====== Asronado sur tegmento dum helreveno ====== ^Teksto|Tomas Q Nilsson| ^Muziko|Tomas Q Nilsson| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Tomio)| ===== Akordoj ===== //:A C#m/G# G F#m7 G:// G Dadd9/F# G Dadd9/F# G Dadd9/F# G Em7 Bm A Em E Bm G A E G A ==== Teksto ===== Kiel batoj, vekhorloĝaj ŝokoj Kiel pluvo venas kapdolor’ Tro pisema por redormi Zingibra kontribu’ Iam manĝas min pasintaj noktoj Tro alloge ĝis la kvara hor’ Promesitaj ŝanĝoj Ne fidindas plu Rigardanta la mondon Rigardanta tra vitra ŝel’ Sur tegmento mi asronas iam Pro nenia cel’ Dum revenas hel’ Trajne vizitis mi mirigajn landojn Libre mi vojaĝis eĉ pli for Sube nun formikoj Marŝas laŭ la strat’ Tuŝas min la gravaj vivdemandoj Kial kaptis nin angor’ Mi elektu vivon Antaŭ surogat’ Rigardanta la mondon… Jes, asronas mi dum la mateno Ankoraŭ trouzas mi sukeron Daŭre interesas la kompreno Kiel kunmetu la erojn? Se alvenus anĝel’ verdokula Preferanta matenmanĝon eĉ Mi rin bonvenigus Al la veziket’ Mi malkovris la veron! Ĝi videblas de sur tegment’! Asronado super duboj, devoj, dirpoj,
malkontent’ dum helrevenmoment’ {{tag>kanto litero_a}}