====== Aŭdiĝas nova, bela vort’ ====== ^Muziko|laux „Stimmt an mit hellem, hohen Klang”| ^E-teksto|origine [[wpeo>Ferdinand Pfeil]]| ===== Teksto ===== Auxdigxas nova, bela vort' En nia gxoja rondo; Nun flugu gxi per juna fort' Kuragxe tra la mondo! Vidigxas nova, hela stel', Kvinpinta, verdkolora; Gxi vokas nin al nobla cel', Tre alta, tre valora. La vorto estas dolcxa son' En nia liga kanto: Tre cxarma vi juvela sxton', Vi kara Esperanto! La stelo jam salutas nin El cxiu land' de l' tero, Cxar multaj miloj portas gxin, La signon de l' espero. Kaj cxiuj estas fratoj ni Per nia lingvo kara; De nun por cxiam estos gxi Tre granda ben' homara. La verdan flagon portos ni Antauxen al la celo! Fidelaj cxiam restos ni Al nia verda stelo! Heligu nian vojon nun Steleto vi trankvila, Gxis kiam Esperanta sun' Levigxos ore-brila! {{tag>kanto litero_a esperanto}}