====== Aŭdu! Aŭdu! ====== ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko|| ^Kantas|[[Akordo]]| ===== Teksto ===== Aŭdu! Aŭdu! Aŭdu novaĵon el alta ĉiel' Pri Bet-Leĥemo kaj pri brila stel'. Vi do silentu, Bone atentu, Jen la anĝel'! Ripetaĵo: Aŭdu! Aŭdu! Karaj paŝtistoj, naskiĝis Sinjor'. Donu donacojn je Lia honor'. Jen via Reĝo; Danku per preĝo; Ĝoj' en la kor'! Ĝoje heroldas anĝeloj per kant' Pri la naskiĝo de nia Savant'. Bebo alvenis; Dio nin benis; Gloru per ĉant'! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/audu.htm