====== Aŭdu nun pri novaĵ' ====== ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ===== Teksto ===== Aŭdu nun pri novaĵ', Ĝoju kun jubil', Ĉar el la virgulin' Ĵus naskiĝis fil'. Enmetis sian ĵusnaskiton En la stalan kripoliton Sankta Virgulino. Tukojn por Jesu-Krist' Kontraŭ frostotrem' Metis kara Jozef' Kovre kun zorgem'. Envolvis filon Virgulino, Tenis lin ĉe sia sino, Kantis ŝi konsole. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/audunov.htm {{tag>kanto litero_XX}}