====== Auxtuno Obrezkov ====== //O.Obuhxov, [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Ankoraux unu bato, nova kontrol'. Vaporas via flato malgraux via vol'. Ni renkontigxos palaj dum fruvesper' kaj Falos sediment' de acerb'. Jen flavas, jen rugxas, jen bluas vi; Cxi bazaj tri koloroj difinas cxion. El ili sin preparas diabla miksajx' kaj Elfluigos blankon de pagx'. //Refreno:// >Helo vespera, tremo cxe kor', >Vocx' el animo, sed vi... >Vagas somero post la jaroj for, >Mi vin ne forgesos, sed vi... Vi povas pentri pejzagxon cxe flughaven'; La akvo kasxos signojn far forkeg' en sin'. Vi certe povas danci sur surdiga skren', Sed vi ne povas nun kortusxi min. Kaj tra la jaroj min vokas via vizagx', Sed glutis l' auxtunon rugxe-flava pejzagx'. De surlaplata skreno vi spektas min kaj La filmobendon macxas la fajr'. //Refreno:// >Dunklo de cxambro, lumo de l' skren', >Jaroj ien for, sed ni... >Rulo de l' filmo degelas kun gxem'. >Gxi ne plu okazos, sed ni... >Helo vespera, tremo cxe kor', >Vocx' el animo, sed vi... >Vagas somero post la jaroj for; >Mi vin ne forgesos, sed vi... {{tag>litero_a kanto}}