====== La aventuro ====== ^Kantas | [[Kaj Tiel Plu]]| Kanto de Ramon Muntaner sur la versio de Josep Palau. ===== Teksto ===== En bluoj de l' somer'mi pasxos sur la bed' tra l' pikoj de l' tritik', tretante herbon ludan. La friskon kun revem' mi sensos sub pied', mi lasos ke la vent' sxauxmbanu l' kapon nudan. Mi ne parolos plu, mi vojos sen pensem', sed la senlima am' elsxvelos en l' animo. Mi migros for, tre for, simile al bohem' tra la Natur' - en gxoj' samkiel kun virino. En bluoj de l' vesper' mi pasxos sur la bed' tra l' gratoj de l' tritik', tretante herbon friskan. La pulson de la grund' mi sensos sub pied', kvazaux virino tuje proponus nudon riskan. Sen vortoj kaj sen pens', sen ia nostalgi', min blovus largxa vent' nazlobe kaj anime; al tero de prohib' tre foren pasxos mi, -izole, kun mi mem- ja kvazaux kunvirine. En verdoj de l' vesper' mi vojos flavaere, kun gamboj pikvundataj de la tritika glav'. La ventron dum trankvil' mi sensos enviscere kiun la bestoj flaras sercxante tra l' minkav'. Kapnude mi, en mut', min dronos senparola plej nepre, kun sovagx', al volo de l' aer', mi lasos luli min, nur semon en legxer', por fekundo de l' flor' - fiera aux izola. En bluoj kaj en verd', somere en aere, fekunde per la sem' pelata de la vent', kiel danca radik' vojiros mi sencele al montopint', en sercx' de mia oksident'. Nur vegetajx' -aux best- en plena pens-imun', kunfande kun natur' ardanta kaj izola, mi estos la polen' sub blovo de l' auxtun', dum mugxas la tempest' kaj soras fajro bola. Sen bluoj kaj sen verd', perdite en mi mem, konkeros mi la altojn de l' suntauxro. Sen frido kaj sen vent', maturan nur pro gxem', l' antikvan teron plue surtretas Minotauxro. Se l' fonto kaj la flor' vortumas sen kapablo, gxin diros trafe sxton' kaj mia frunt'. En la dezir' de l' vent' plu restis olda fablo. La frunt', la sxtono murdas. -Persistas dezirvund'. {{tag>kanto litero_a}}